Autor: Brno Convention Bureau

  • Rezolucio de la 110-a Universala Kongreso

    Inter la 26-a de julio kaj 2-a de aŭgusto 2025 kunvenis 1132 homoj el 63 landoj en Brno, Ĉeĥio, por partopreni en la 110-a Universala Kongreso de Esperanto. Ni diskutis la temon Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj. Samtempe ni ilustris per nia propra agado, kiel bone la internacia…

  • Solena ferma parolado de prezidanto de UEA

    Solena ferma parolado de prezidanto de UEA

    Ni nun alvenas al la fino de la 110-a Universala Kongreso. Sed kion ni fakte fermas? Ĉiam post niaj renkontiĝoj, mi havas la impreson, ke efektive io nova malfermiĝas: malfermiĝas novaj vojoj, ampleksiĝas niaj mensoj, niaj koroj kaj niaj konscioj, novaj pontoj kreiĝas ktp. La temo de ĉi tiu kongreso estis – Esperanto kaj teknologioj…

  • Sabato – pola RetRadio raportas

    Sabato – pola RetRadio raportas

    En la sepa sonraporto pri la 110-a UK en Brno ni proponas: La Kongresan rezolucion sekvintan el la debatoj pri la kongresa temo „Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj” gviditaj de ĝia reĝisoro Bengt-Arne Wickström. Ni prezentas sonscenon el aŭkcio okazinta sub la gvido de Michael Boris Mandirola. Ni…

  • Ĵaŭdo – pola RetRadio raportas

    Ĵaŭdo – pola RetRadio raportas

    En la sesa sonraporto pri la 110-a UK en Brno ni prezentas antaŭmikrofonan renkontiĝon kun Katalin Kováts pri paroligaj kursoj dum la kongresa semajno kaj preparoj al la vendredaj ĉiunivelaj KER-ekzamenoj. Ni prezentas gratulojn de la prezidanto de la Belartaj Konkursoj, Miguel Fernández, kiujn ni aŭdis en unu el la unuaj programeroj de la ĵaŭda…

  • Merkredo – pola RetRadio raportas

    Merkredo – pola RetRadio raportas

    En la kvina sonraporto pri la 110-a UK en Brno ni informas pri la pasanta ekskursa tago, sed dokumente ni referencas al la alparoloj el la dimanĉa Solena Inauguro. Ni prezentas la festparoladon de la prezidanto de UEA, Duncan Charters. El la salutvortoj direktitaj dum la Inaŭguro ni prezentas tiujn de Alessandra Madella transdonitajn en…

  • Mardo – pola RetRadio raportas

    Mardo – pola RetRadio raportas

    En la hodiaŭa E-elsendo ni prezentas la kvaran sonraporton pri la 110-a UK en Brno. Ĉerpante el la riĉa marda programo ni proponas antaŭmikrofonan renkontiĝon kun la Rektoro de Internacia Somera Universitato, profesorino Věra Barandovská-Frank, kiu informas nin pri la komenciĝintaj sesioj de IKU, IKU/AIS kaj prelegoj de la Scienca Kafejo, kiuj startis marde. El…

  • Lundo – pola RetRadio raportas

    Lundo – pola RetRadio raportas

    En la hodiaŭa E-elsendo ni prezentas la trian sonraporton pri la 110-a UK en Brno. El la bunta programo de la Kleriga Lundo konsistanta el 17 apartaj kontribuoj ni proksimigas la vortojn de Yves Nevelsteen pri lia prezento dediĉita al temo „Kial kaj kiel vaste diskonigi E-eventojn por la Eventa Servo de UEA. En la…

  • Arbo de interkompreno nove en botanika ĝardeno

    La 28-an de julio, memortabulo estis inaŭgurita ĉe la arbo plantita en la botanika ĝardeno de la Universitato de Mendel okaze de la 110-a Monda Kongreso de Esperanto. Ĝi estas likvidambaro storaka. Ĝi estis nomata kiel la arbo de internacia kompreniĝo, kio estas unu el la ĉefaj celoj de la Esperanto-movado. La inaŭguron de la…

  • Nacia Vespero en Špilberk

    La Nacia Vespero en la burgo Špilberk prezentis dum la dimanĉa vespero al la kongresanoj moravan folkloron kaj modernan ĉeĥan operon. La vetero timigetis la organizantojn kaj la partoprenantojn ĝis la lasta momento, sed la subĉiela koncerto en la burga korto finfine okazis senprobleme. Ĉe ĝia malfermo, la kastela kariljono ludis la melodion de la…

  • Dimanĉo – pola RetRadio raportas

    Dimanĉo – pola RetRadio raportas

    En la hodiaŭa E-elsendo ni prezentas la duan sonraporton pri la 110-a UK en Brno. Kvankam informe ni retrorigardas al la sabata tago en kies fino okazis amase partoprenita Movada Foiro niaj sondokumentoj hodiaŭ ligas al la Solena Inaŭguro de la dimanĉa antaŭtagmezo. Ni prezentas la salutmesaĝon de la reprezentantino de la familio Zamenhof –…