Autor: Brno Convention Bureau

Dimanĉo – pola RetRadio raportas

En la hodiaŭa E-elsendo ni prezentas la duan sonraporton pri la 110-a UK en Brno. Kvankam informe ni retrorigardas al la sabata tago en kies fino okazis amase partoprenita Movada Foiro niaj sondokumentoj hodiaŭ ligas al la Solena Inaŭguro de la dimanĉa antaŭtagmezo. Ni prezentas la salutmesaĝon de la reprezentantino de la familio Zamenhof – Margaret Zaleski-Zamenhof, bonvenigajn vortojn de la prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, Jiři Tomeček. Pliaj sonscenoj ligiĝas kun la prezento de nomoj de la novaj Honoraj Membroj de UEA kaj prezento de la konsisto de la nova estraro de UEA: prezidanto Fernando Maia jr, vicprezidantoj Seán Ó Riain kaj So Jinsu, ĝenerala sekretario Aleks Kadar, komitatanoj Gong Xiaofeng, Zdravka Bojĉeva, Miora Raveloharison, Jérémie Sabiyumva kaj François Lo Jacomo.

Lakone ni informas pri la dimanĉa Nacia Vespero ĉe la pitoreska Špilberk-burgo prezentante fragmente la muzikcitaĵon el la prezento de la Moravia folkloro. La foto de la kastelo akompanas nian programinformon.

Originala paĝo de elsendo: https://pola-retradio.org/2025/07/e_elsendo-el-la-27-07-2025/