La Nacia Vespero en la burgo Špilberk prezentis dum la dimanĉa vespero al la kongresanoj moravan folkloron kaj modernan ĉeĥan operon. La vetero timigetis la organizantojn kaj la partoprenantojn ĝis la lasta momento, sed la subĉiela koncerto en la burga korto finfine okazis senprobleme. Ĉe ĝia malfermo, la kastela kariljono ludis la melodion de la esperanta himno.
La zimbalona ensemblo de Jožka Imrich prezentis popolkantojn, kiujn akompanis dancoprezentado en tradiciaj moravaj kostumoj.

En la dua parto de la vespero, komponisto Ivan Acher prezentis kun la solkantistino de la Nacia Teatro, Vanda Šípová. Ŝi kantis tri ariojn el la opero Sternenhoch, kiu baziĝis sur la libro La Suferado de Princo Sternenhoch de Ladislav Klíma kaj ĝia libreto estas tute en esperanto, tradukita de Miroslav Malovec. Fine de la vespero, la ario Rusalka estis prezentita, ankaŭ en la esperanta versio. La publiko aprezis ĉiujn prezentantojn per entuziasma aplaŭdo.


