Autor: Brno Convention Bureau

Mardo – pola RetRadio raportas

En la hodiaŭa E-elsendo ni prezentas la kvaran sonraporton pri la 110-a UK en Brno.

Ĉerpante el la riĉa marda programo ni proponas antaŭmikrofonan renkontiĝon kun la Rektoro de Internacia Somera Universitato, profesorino Věra Barandovská-Frank, kiu informas nin pri la komenciĝintaj sesioj de IKU, IKU/AIS kaj prelegoj de la Scienca Kafejo, kiuj startis marde.

El la programo de la nunjara Tago de Lernado ni elektis fragmenton de la prezento de Stela Besenyei-Merger, kiu prezento estis dediĉita al nova podkasto „Radikala Tenero – retaj babiladoj por interkultura lernado kaj internacia interkompreniĝo”.

Marde oni traktis ankaŭ kongresan temon. Sekve do ni prezentas la invitajn vortojn de la reĝisoro de la temo „Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj popoloj” el la Solena Inaŭguro, prof. Bengt-Arne Wickström. Ili gravas en la kunteksto de la prilaborota kongresa rezolucio.

Se temas pri koncertoj ni aparte donas la atenton de tiu de Amira CHUN, kiu marde lanĉis sian novan albumon „Nova Vibrado” kaj ni fragmente prezentas ŝian kanzonon „Loĝos mi en verda mondo”. La programinformon akompanas iu el komunaj fotoj de la 110-a UK. Fotis: Jozef Baláž.

Originala paĝo de elsendo: https://pola-retradio.org/2025/07/e_elsendo-el-la-29-07-2025/