Autor: Brno Convention Bureau

Lundo – pola RetRadio raportas

En la hodiaŭa E-elsendo ni prezentas la trian sonraporton pri la 110-a UK en Brno. El la bunta programo de la Kleriga Lundo konsistanta el 17 apartaj kontribuoj ni proksimigas la vortojn de Yves Nevelsteen pri lia prezento dediĉita al temo „Kial kaj kiel vaste diskonigi E-eventojn por la Eventa Servo de UEA. En la dua bloko ni registris komencan sonscenon el prezento de Marta Ruzza „Demenco kaj Dulingvismo”.

Du sonscenoj estis registritaj ĉe la informstandoj: de la venontjara 111-a UK en Graz, Aŭstrio – kun Norina Schantl kaj de Bahaa E-Ligo – kun Bernhard Westerhoff.

Lunde okazis la disdono de la premio Maertens. El ĉi tiu programo ni prezentas la dankvortojn kaj sinprezenton de Stela Besenyei-Merger, la unua distingito per ĉi tiu nova premio atribuata pro kontribuo al la movada evoluigo. La programinformon akompanas foto el fb prezentanta la laŭreatinon.

Originala paĝo de elsendo: https://pola-retradio.org/2025/07/e_elsendo-el-la-28-07-2025/