La 110-a Universala Kongreso estis hodiaŭ matene solene komencita. Dum la inaŭgura ceremonio, la jam eksprezidanto de UEA Duncan Charters prezentis kaj donis spacon al pluraj sekcioj de UEA kaj al kelkaj kunlaborantaj organizoj. La partoprenantojn salutis la dua sekretario de la armena ambasadejo, sinjoro Aram Karamyan, kaj la saluton de la pola ambasadoro Barbara Tuge-Erecińska tralegis la direktorino de la Pola Instituto en Ĉeĥa Respubliko, sinjorino Monika Olech. Nome de la Universitato de Mendel, la partoprenantojn salutis kaj bondeziris sukcesan kongreson en ĝia konstruaĵoj sinjoro Ondřej Mocek, prorektoro por edukado.

La nove elektita komitato de UEA estis prezentita kun Fernando Maia jr. kiel nova prezidanto. Ne mankis ankaŭ la ŝatataj salutoj de partoprenantoj el diversaj landoj: post la anonco de la lando ĉiuj tiulandaj partoprenantoj en la publiko stariĝis. La duopo ĴeLe ludis sur la pianon unu el Dvořákaj Slavaj dancoj. Fine, Amira Chun kantis la esperantan himnon.



