Autor: Brno Convention Bureau

Solena ferma parolado de prezidanto de UEA

Ni nun alvenas al la fino de la 110-a Universala Kongreso. Sed kion ni fakte fermas? Ĉiam post niaj renkontiĝoj, mi havas la impreson, ke efektive io nova malfermiĝas: malfermiĝas novaj vojoj, ampleksiĝas niaj mensoj, niaj koroj kaj niaj konscioj, novaj pontoj kreiĝas ktp.

La temo de ĉi tiu kongreso estis – Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj. Iusence niaj lingvoj, inter ili kompreneble Esperanto, estas teknologio. Kaj kiel ili efikos por pli bona homa rilato, tio dependos de nia konscio pri tio, ke ni ne estas solaj; ke ni estas dependaj unuj de la aliaj; kaj ke por pli bona kunekzisto kaj kunlaboro ni bezonas vivi kaj agi solidare.

UEA naskiĝis el tiu ideo: ke ni ne estas individuoj izolitaj, sed ke ni bezonas unuj la aliajn, ke ni ekzistas kolektive kaj komune kaj ke pro tio, ke Esperanto estas nia lingvo, por ni ne estas limoj kaj baroj por kunlaboro, se ni ne ĉesos agadi solidare. La konscio pri tio estas mem la forto de nia espero pri pli bona mondo.

En ĉi tiu salono sidas homoj el dekoj da landoj, kun diversaj spertoj, kulturoj, aĝoj kaj perspektivoj. En nia diverseco, en nia bela diverseco, karaj, ni trovis tamen plene funkciantan komunan neŭtralan lingvon. Mi proponas, ke vi nun rigardu al tiuj, kiuj estas apud vi. Rigardu konscie. Apud vi estas homoj, samideanoj, fratoj kaj fratinoj de pli granda familio. Mi deziras, ke ni ĉiuj konsciu, ke ni ne estas solaj, ke ĉiuj ni povu fieri pri tio, kion atingis niaj antaŭuloj kaj kion nun ni ataŭenigas. Tio estas frukto de kunlaboro trans la epokoj kaj la spacoj, frukto de solidareco – sed ankaŭ frukto de kuraĝo.

Niaj antaŭuloj devis multe batali – kaj same ni devas daŭre batali. Tamen foje mi pensas, ke ni povus ĉesi paroli pri la fina venko de Esperanto. La kialo de tiu mia penso estas, ke por mi Esperanto jam venkis. Ĉiuj ni kaj tiu ĉi kongreso estas mem belega pruvo pri tio. Sed kompreneble ni deziras, ke Esperanto povu plu prosperi. Tamen pro tio ni ankaŭ bezonas batali por aliaj ŝanĝoj en la mondo… Efektive nur en mondo pli egaleca, pli justa kaj pli solidara Esperanto povos plene prosperi.

Se do ne plu paroli pri la fina venko de Esperanto, ĉar Esperanto jam venkis, ni kuraĝu komenci paroli pri: la fina venko de la Homaro. Kaj ni komprenu la potencon de Esperanto por tio, ne nur nur kiel lingvo, sed kiel valoro, por kontribuo al mondo kun pli da konfido kaj paco. Kun pli da amo finfine. 

Estimataj, karaj miaj, mi esperas, ke vi revenos hejmen kun pli forta sento, ke vi estas parto de monda familio. Tiu konscio, ke ni ne estas solaj kaj ke ni estas dependaj unuj de la aliaj, nepre devas esti en socio, kiu agu pli kolektive kaj solidare. Mi dankas elkore pro nia renkontiĝo…

Mi esperas, ke vi revenas hejmen pli feliĉaj: tiel feliĉaj kiel mi nun estas pro miaj renkontiĝoj kun vi, pro nia UK, pro nia amikeco – pro Esperanto. Koran dankon, miaj karaj, koran dankon!

Fernando Maia Jr.

Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio