Autor: Brno Convention Bureau

Pri Ĉeĥio

En la Esperanta Vikivojaĝo vi povas trovi:

Geografio

Ĉeĥio konsistas el tri historiaj landoj, nome Bohemio okcidente, Moravio oriente kaj ĉeĥa Silezio nordoriente. La ĉefurbo Prago kuŝas en la centro de Bohemio, dum Brno estas metropolo de Moravio. Aliaj gravaj urboj en Moravio estas Olomouc, Ostrava, Zlín.

Historio

En la 9-a jarcento formiĝis princlando Granda Moravio (Bohemio, Moravio, Silezio, Slovakio, Panonio) kun ĉef-urbo Nitra. Ĝin en 906 detrue invadis hungaroj, kiuj ekloĝis en Panonio, kaj ankaŭ Slovakio restis dum mil jaroj sub ilia potenco. Bohemio, Moravio kaj suda Silezio formis la tri landojn de la “Bohemia krono”, unue princa, post 1158 reĝa. Post la ĉeĥa dinastio de Primislidoj (ĝis 1306) regis tie Luksemburgoj (ĝis 1437), mallonge ĉeha reĝo Georgo el Poděbrady, sekvis la litova-pola dinastio Jagelonoj (1471-1526) kaj la aŭstraj Habsburgoj (1526-1918). En 1918 ekestis Ĉeĥoslovakio, kiu en 1993 dividiĝis je Ĉehio kaj Slovakio.

Klimato

Ĉeĥio havas mildan klimaton, tamen somere la temperaturo povas atingi eĉ 33°C.

Loka tempo

UTC+2 (somere).

Mono

En Ĉeĥio oni pagas per ĉeĥaj kronoj (internacia mallongigo: CZK, ĉeĥlingva mallongigo: Kč). Monbiletoj: 5000, 2000, 1000, 500, 200 kaj 100 kronoj. Moneroj: 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 kronoj. Krono dividiĝas je cent heleroj, sed heleraj moneroj ne ekzistas. Se aperas prezo 29,40 CZK, ĝi estas rondigita al 29 CZK. Se 29,50 CZK, tiam al 30 CZK. En la urbo estas bankaŭtomatoj ĉe multaj stratoj de pluraj bankoj. Ĉiuj hoteloj, restoracioj, vendejoj (krom la malgrandaj) akceptas bankokartojn, Visa kaj Mastercard estas la plej uzataj. Tamen estas konsilinde havi kun si kontantan monon. Ekzistas ankaŭ monŝanĝejoj nomataj “Směnárna – Change” en diversaj partoj de la urbo. La kurzoj ŝanĝiĝas (plej bonaj estas en la strato Masarykova en la urbocentro), sed proksimume validas:

1 € = 25 CZK

1 US$ = 24 CZK

Neniam akceptu ŝanĝoproponon faritan de hazardulo kiu alparolis vin surstrate, ĉar temas pri trompo.

Elektro

La elektra tensio estas 230-volta. La elektringoj uzataj en Ĉeĥio estas samaj kiel en Francio (tipo E) kaj kongruaj kun tiuj de Germanio (tipo F).

Telefonado

La prefikso por telefoni de alilando al Ĉeĥio: +420, sekvata de 9-cifera telefonnumero.

Interreto

Vifio estas kutima en hoteloj, gastejoj, restoracioj, sed ne surstrate.

Medikamentoj

Se vi uzas preskribitan medikamenton, bonvolu kunporti kuracistan recepton aŭ la folieton, kiu akompanas la medikamenton kaj entenas ĝian kemian priskribon/nomon. Informoj haveblas ĉe la informa budo de la kongresejo. Apoteko en la ĉeĥa lingvo havas la nomon Lékárna.

Sanservo

Eksterlandanoj havu taŭgan konfirmilon pri sanasekuro. LKK kaj UEA ne respondecas pri asekuro de la kongresanoj. Okaze de sanproblemoj aŭ medicina bezono oni anonciĝu en la informejo.

Trinkakvo

La kranakvo estas trinkebla. En vendejoj kaj hoteloj eblas aĉeti mineralan akvon:

  • perlivá – kun gaso (kutime markita per ruĝa koloro)
  • mírně perlivá – milde gasa (verda)
  • neperlivá – sen gaso (blua)

 Dulitra botelo da akvo kostas ĉ. 20 CZK.

Trinkejoj

La prezoj varias depende ĉu oni trinkas en surstrataj kioskoj aŭ en luksaj trinkejoj. La kromprezo povas esti kompreneble pli alta. En ĉiu trinkejo (plejofte ĉe la verŝtablo) pendas tabulo-menuo, sur kiu estas indikitaj la prezoj de la proponataj varoj. En restoracioj kutime oni disponigas menuon kun prezoj.

Trinkaĵoj

– Teo nigra aŭ “frukta” (fakte: herba infuzaĵo).

– Kafo: “turka”, “viena”, espreso aŭ kapuĉino.

– Biero: bonaj bieroj estas vendataj preskaŭ ĉie, lokaj markoj estas Starobrno, Hauskrecht, Černá Hora.

– Vino: la tuta regiono de Suda Moravio estas famega pro siaj bonaj vinoj, pli ol 96% de vinejoj en Ĉeĥio situas en Suda Moravio.

Trinkmono

Ĝi ne estas deviga, sed estas aprezata kaj kutima.

Publika transporto

En Brno veturas tramoj, busoj kaj trolebusoj.

Personoj pli-ol-70-jaraj veturas per publika trafiko senpage, sed ili devas havi dokumenton pri la aĝo (ekz. pasporton, legitimilon kun foto).

Bileton eblas antaŭaĉeti en aŭtomatoj kaj post la eniro en veturilon necesas ĝin stampi en speciala biletmarkilo (ili troviĝas ĉe ĉiu pordo). Paperaj biletoj validas ankaŭ dum ŝanĝo de la veturilo.

La tipo de la bileto dependas de la longeco de la vojaĝo. 

15 minutoj – 20 CZK

60 minutoj – 25 CZK

90 minutoj – 27 CZK

Oni povas pagi ankaŭ per bankokarto, por tio bezonatas almeti ĝin al la sama biletmarkilo, tiel vi aŭtomate pagos la 60-minutan bileton kontraŭ 25 CZK. Se vi volas pli mallongan bileton por 20 CZK, vi devas almeti la karton denove ĉe eliro. 

Taksio

Kalkulu 60 CZK + 36 CZK por ĉiu kilometro, 7 CZK por ĉiu minuto da atendado. Multaj hoteloj kaj restoracioj estas je piedira distanco de la kongresejo. En Brno funkcias taksiaplikaĵoj Bolt kaj Uber.

Sekureco

Ĉeĥio estas ĝenerale sekura lando. Kiel en ĉiuj grandaj urboj, estu atentema pri dokumentoj, valoraĵoj, mono ktp kaj apliku la bazajn sekurecajn regulojn por vojaĝantoj.

La telefonnumero por ĉiuj gravaj krizaj okazoj estas 112, pliaj estas 158 (polico), 150 (fajrobrigado) kaj 155 (medicina helpo).

Vendohoroj

La plej multaj grandaj vendejoj funkcias de la 8h30 ĝis la 21h00, ankaŭ sabate kaj dimanĉe. Aliaj grandaj vendejoj en la urbo funkcias de la 8h30 ĝis 17h00. Etaj vendejoj, aparte por turistoj, restas malfermitaj ĝis la 22h00 kaj ofte ankaŭ dimanĉe.

Brno piede

La kongresejo troviĝas proksime al la urbocentro. Vi povas promeni libere tra la stratoj de Brno kaj navigiĝi per poŝtelefonaj mapoj / navigiloj kiel OsmAnd aŭ Google Mapoj. OsmAnd eĉ havas interfacon en Esperanto, nomon de pluraj lokoj ĝi montras en Esperanto, funkcias sen interreto (se vi anticipe elŝutas mapon por la areo), kaj navigas ankaŭ piedirantojn laŭ tratuaroj. Ĝi disponeblas en la apvendejoj de Android kaj iOS, kaj ĉe osmand.net. Se vi (por Android) unue instalas la apvendejon F-Droid (de f-droid.org), vi povas per ĝi instali OsmAnd+ kun senlima eblo elŝutadi novajn mapojn. Por agordi Esperanton interfaca lingvo, klaku al la burgera menuo (☰) sube maldekstre, Agordoj > Ĝeneralaj agordoj > Lingvo de aplikaĵo (Display language), elektu Esperanton kaj konfirmu.