En la 9-a jarcento formiĝis la princlando Granda Moravio (Bohemio, Moravio, Silezio, Slovakio, Panonio) kun la ĉef-urbo Nitra. Ĝin en 906 detrue invadis hungaroj, kiuj ekloĝis en Panonio, kaj ankaŭ Slovakio restis dum mil jaroj sub ilia potenco. Bohemio, Moravio kaj suda Silezio formis la tri landojn de la “Bohemia krono”, unue princa, post 1158 reĝa. Post la ĉeĥa dinastio de Primislidoj (ĝis 1306) regis tie Luksemburgoj (ĝis 1437), mallonge ĉeĥa reĝo Georgo el Poděbrady, sekvis la litova-pola dinastio Jagelonoj (1471-1526) kaj la aŭstraj Habsburgoj (1526-1918). En 1918 ekestis Ĉeĥoslovakio, kiu en 1993 dividiĝis je Ĉeĥio kaj Slovakio.


