Autor: Brno Convention Bureau

Pri Brno

Bonvenon al Brno, la urbo de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto!

Brno estas la dua plej granda urbo en Ĉeĥio post la ĉefurbo Prago. Kun proksimume 400,000 loĝantoj, Brno estas sufiĉe granda por oferti viglan kaj interesan urban vivon, sed samtempe sufiĉe malgranda por krei varman kaj bonvenigan etoson.

Brno estas riĉa je historio kaj kulturo, kio videblas en ĝiaj arkitekturaj vidindaĵoj – de la historia burgo Špilberk kaj la Katedralo de Petro kaj Paŭlo (kiu aperas en la emblemo de la UK!) ĝis la fama Vilao Tugendhat. Legu pli en la sekcio “Ekskursoj”! Dum la kongreso, vi ĝuos la unikan etoson de Brno, kie la historia heredaĵo harmonie kuniĝas kun moderna evoluo.

Universala Esperanto-Asocio kaj la Loka Kongresa Komitato invitas vin veni al tiu ĉi mirinda urbo kaj ĝui la kongresan semajnon plenan je memorindaj spertoj.

Alveno al Brno kaj al la kongresejo

Aviadile. La plej proksimaj grandaj internaciaj flughavenoj estas en Vieno, Prago kaj Bratislavo. Brno estas bone atingebla trajne kaj buse de ĉiuj tiuj ĉi urboj.

  • Vieno (VIE) – Aŭstrio
    • Buse: rektan buson de la flughaveno al Brno proponas Gepard Express, Flixbus kaj RegioJet.
    • Trajne: de la flughaveno eblas preni trajnon al Wien MeidlingWien Hauptbahnhof (ĉefa stacidomo) kaj poste preni rektan trajnon al Brno.
  • Prago (PRG) – Ĉeĥio
    • Buse: rektan buson de la flughaveno al Brno proponas Gepard Express.
    • Trajne: necesas unue preni buson aŭ taksion al la ĉefa stacidomo Praha hlavní nádraží kaj poste preni rektan trajnon al Brno.
  • Bratislavo (BTS) – Slovakio
    • Buse: ne estas rekta buso, necesas unue preni buson aŭ taksion al la busa stacidomo (Bratislava Autobusová stanica Nivy) kaj de tie preni rektan buson al Brno de Flixbus, RegioJetSlovak Lines
    • Trajne: necesas unue preni buson aŭ taksion al la ĉefa stacidomo Bratislava hlavná stanica kaj poste preni rektan trajnon al Brno.
  • Brno (BRQ) – Ĉeĥio

Brno havas propran malgrandan internacian flughavenon kun regulaj flugoj al Londono, Malago kaj Bergamo. Somere funkcias flugoj ankaŭ al suda Eŭropo kaj Egiptio.

De la flughaveno eblas atingi la urbocentron per la buso E76 aŭ taksio.

Trajne. Brno havas rektan trajnan konekton kun Prago, Berlino, Hamburgo, Vieno, Bratislavo kaj Budapeŝto. Per unu trajnŝanĝo estas atingeblaj multaj aliaj urboj en la Centra Eŭropo. Pli da informoj pri la itineroj kaj biletoj troviĝas ĉe cd.cz, bahn.de, tickets.oebb.at, slovakrail.sk kaj mavcsoport.hu. La ĉefa stacidomo en Brno estas BrnoHlavní nádraží, ĝi troviĝas en la urbocentro. 

Aŭtobuse. En Brno estas du busaj stacidomoj. La stacidomo Brno-hotel Grand estas en la urbocentro apud la trajna stacidomo. Multaj internaciaj buslinoj alvenas ĉi tien. La stacidomo Zvonařka estas sude de la trajna stacidomo. Vi povas trovi buskonektojn ĉe flixbus.cz, regiojet.com, slovaklines.sk kaj aliaj buskompanioj.

Aŭte. Brno estas atingebla aŭte per aŭtovojoj el Katovice (Pollando), Prago, Bratislavo (Slovakio) kaj Vieno (Aŭstrio). Tuj apud la kongresejo ne troviĝas granda parkejo. Apudajn parkejojn precipe uzas loĝantoj de proksimaj domoj. Por vizitantoj ĝi estas pagenda nokte (17h00 – 6h00). Se vi alvenas aŭte, ni rekomendas lasi la aŭton en la hotela parkejo.

Parkejo por ruldomoj troviĝas ĉ. 6 km for de la kongresejo kaj proponas gruzan areon por parki, herbejon por maltreĉiĝi, kaj havas banĉambrojn, duŝejojn, infanludejon kaj senpagan retkonekton. Oni pagas per pagmaŝino, ĝi akceptas nur kontantan monon en eŭroj (monbiletojn de 5€, 10€ kaj 20€ kaj monerojn de 1€ kaj 2€) kaj redonas ŝanĝon per moneroj. Prezo: 21€/nokto, 7€ por elektro. Klaku ĉi tie por pliaj informoj.

Bicikle. BEMI (Biciklista Esperantista Movado Internacia) ofertas kunordigi biciklan vojaĝon al UK kaj havas planojn por biciklado al Brno de Vieno (150-175 km, en 3 tagoj) kaj de Prago (250-280 km, en 6 tagoj). Por pliaj informoj vizitu bemi.tejo.org aŭ kontaktu bemi-estraro@tejo.org.