La kongresejo troviĝas proksime al la urbocentro. Vi povas promeni libere tra la stratoj de Brno kaj orientiĝi per poŝtelefonaj mapoj / navigiloj kiel OsmAnd aŭ Google Mapoj.
OsmAnd eĉ havas interfacon en Esperanto, la nomon de pluraj lokoj ĝi montras en Esperanto, funkcias sen interreto (se vi anticipe elŝutas la mapon por la areo), kaj taŭgas ankaŭ por piedirantoj. Ĝi disponeblas en la apvendejoj de Android kaj iOS, kaj ĉe osmand.net.
Se vi (por Android) unue instalas la apvendejon F-Droid (de f-droid.org), vi povas per ĝi instali OsmAnd+ kun senlima eblo elŝutadi novajn mapojn. Por agordi Esperanton interfaca lingvo, klaku al la burgera menuo (☰) sube maldekstre, Agordoj > Ĝeneralaj agordoj > Lingvo de aplikaĵo (Display language), elektu Esperanton kaj konfirmu.


