La kongresejo estas la Universitato de Mendel (mallonge “MENDELU”), la konstruaĵoj „X“ kaj „Q“:
Mendelova univerzita v Brně
Zemědělská 1665/1
613 00 Brno
Ĉeĥio
Tiu ĉi universitato estas la plej malnova agrikultura universitato en Ĉeĥio, pasintjare ĝi festis sian 105-jariĝon. Nuntempe ĝi estas moderna universitato, kiu havas diversajn fakultatojn kaj ĉ. 10 000 studentojn.
Ni kongresas en la konstruaĵo de Ekonomia kaj negoca Fakultato (Provozně ekonomická fakulta) „Q“ (legu „kuo“), kie troviĝas diversgrandaj prelegsalonoj kaj kafejo kun manĝetoj, trinkaĵoj kaj kafo. En la tuj apuda konstruaĵo “X”( legu „ikso“) troviĝas libroservo kaj manĝejo. Ambaŭ konstruaĵoj estas novaj, modernaj, klimatizataj kaj havas liftojn.


