Autor: Brno Convention Bureau

  • Brno piede

    La kongresejo troviĝas proksime al la urbocentro. Vi povas promeni libere tra la stratoj de Brno kaj orientiĝi per poŝtelefonaj mapoj / navigiloj kiel OsmAnd aŭ Google Mapoj. OsmAnd eĉ havas interfacon en Esperanto, la nomon de pluraj lokoj ĝi montras en Esperanto, funkcias sen interreto (se vi anticipe elŝutas la mapon por la areo),…

  • Historio

    En la 9-a jarcento formiĝis la princlando Granda Moravio (Bohemio, Mo­ravio, Silezio, Slovakio, Panonio) kun la ĉef-urbo Nitra. Ĝin en 906 detrue invadis hungaroj, kiuj ekloĝis en Panonio, kaj ankaŭ Slovakio restis dum mil jaroj sub ilia potenco. Bohemio, Moravio kaj suda Silezio formis la tri landojn de la “Bohemia krono”, unue princa, post 1158…

  • Geografio

    Ĉeĥio konsistas el tri historiaj landoj, nome Bohemio okcidente, Moravio oriente kaj ĉeĥa Silezio nordoriente. La ĉefurbo Prago kuŝas en la centro de Bohemio, dum Brno estas metropolo de Moravio. Aliaj gravaj urboj en Moravioestas Olomouc, Ostrava, Zlín.

  • Programo pretas

    La programo de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto jam pretas! uk.esperanto.net/programo Ĉi-jare vin atendos interesaj prelegoj, kursoj, atelieroj, asociaj kunvenoj, artaj prezentoj kaj multe pli! En la retejo vi povas filtri programerojn laŭ titolo, preleganto aŭ tipo de la programero, kaj aldoni “ŝaton” por poste videbligi nur tiujn programerojn, kiujn vi “ŝatis”. Viaj ŝatoj…

  • Mendel-Universitato

    La kongresejo estas la Universitato de Mendel (mallonge “MENDELU”), la konstruaĵoj „X“ kaj „Q“: Mendelova univerzita v BrněZemědělská 1665/1613 00 BrnoĈeĥio Tiu ĉi universitato estas la plej malnova agrikultura universitato en Ĉeĥio, pasintjare ĝi festis sian 105-jariĝon. Nuntempe ĝi estas moderna universitato, kiu havas diversajn fakultatojn kaj ĉ. 10 000 studentojn. Ni kongresas en la…

  • Brno

    La kongresurbo de nunjara UK estas la dua plej granda ur­bo en Ĉeĥio post la ĉefurbo Prago. Kun proksimume 400,000 loĝantoj, Brno estas sufiĉe granda por oferti viglan kaj interesan urban vivon, sed samtempe sufiĉe malgranda por krei varman kaj bonvenigan etoson. Brno estas riĉa je historio kaj kulturo, kio videblas en ĝiaj arkitekturaj vidindaĵoj…

  • La 110-a UK okazos en 2025 – en Brno, Ĉeĥio!

    Por la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Ĉeĥion kiel kongreslandon. La bela Brno estos la kongresurbo. La UK okazos en Ĉeĥio la duan fojon: antaŭe dufoje ĝi okazis en Prago (1921 kaj 1996), sed en 1921 la urbo ankoraŭ estis ĉefurbo de la tiama Ĉeĥoslovakio (kiu fariĝis Ĉeĥio kaj…