Autor: Brno Convention Bureau

Arbo de interkompreno nove en botanika ĝardeno

La 28-an de julio, memortabulo estis inaŭgurita ĉe la arbo plantita en la botanika ĝardeno de la Universitato de Mendel okaze de la 110-a Monda Kongreso de Esperanto. Ĝi estas likvidambaro storaka. Ĝi estis nomata kiel la arbo de internacia kompreniĝo, kio estas unu el la ĉefaj celoj de la Esperanto-movado.

La inaŭguron de la memortabulo faris komune la komitatano de UEA Francois Lo Jacomo (Universala Esperanto-Asocio), prezidanto de ČES (Ĉeĥa Esperanto-Asocio) Jiří Tomeček, prezidanto de la Esperanta Klubo Brno Milan Kolka. Partoprenis ankaŭ la estro de la Botanika Ĝardeno Michal Pavlík. Ni deziras, ke la arbo kaj ĉiuj ĝiaj najbaroj en la botanika ĝardeno prosperu kaj ke ĝi estu memorigilo pri la renkontiĝo de esperanto-parolantoj el 63 landoj dum la Kongreso en Brno por multaj venontaj jaroj.